gante min en la brulejo de mia kara edzo. Efektive, kion mi havis por konservi? Pereontan korpon, kaj kiu jam estos tute velkinta (dirante tion, ŝi suprentiris siajn longajn manikojn silkajn ikaj vidigis siajn nudajn brakojn, mirinde belformaj kaj forloge blankaj). Vi vidas, ŝi diris, kiom malmulte valoras ĉi tio.
La pontifiko sentis, ke tio estas multvalora. Liaj okuloj faris tian konfeson, kaj lia buŝo konfirmis ĝin; li ĵuris, ke neniam li vidis tiel belajn brakojn.
— Ho ve! diris al li la vidvino, eble miaj brakoj ne tiel difektiĝis kiel la cetero; sed vi konsentos, ke mia brusto ne indis mian zorgemon.
Tiam ŝi vidigis la plej belan mamon, kiun iam ajn la naturo formis. Kompare al ĝi rozburĝono sur ebura pomo aspektus nur kiel rubio[1] sur bukso, kaj ŝafidoj, elirantaj el lavujo ŝajnus flavbrunaj. ŝiaj mamoj, ŝiaj grandaj okuloj nigraj, kiuj sopire rigardis milde brilante per amema fajro, ŝiaj vangoj kolorigitaj per la plej bela purpuro, miksita kun la blankaĵo el la plej pura lakto; ŝia plej belforma nazo; ŝiaj lipoj, kiuj similis al du borderaĵoj el koralo, entenantaj la plej belajn perlojn el la maro de Araibio, ĉio ĉi tio kredigis al la maljunulo, ke li estas dudekjaraĝa. BaLbutante li faris amdeklaron. Almona, vidante lin ardanta, petis al li pardonon por Zadig.
— Ho ve! li diris, bela sinjorino, se mi konsentus al vi lian pardonon, mia malsevero neniel utilus; necesas, ke tri aliaj kolegoj miaj ankaŭ subskribu tiun pardonpeton.
— Nu, jam vi mem subskribu, diris Almona.
- ↑ Planfo el fam. rubiacoj, kies radikoj liveras specialan ruĝon. — Trad.