Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/193

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj riproĉitaj laŭmerite, tial ke ĉiu el ili, dum sia ĉeesto en la galerio, plenigis siajn poŝojn kaj povis apenaŭ marŝi. La reĝo bedaŭris konstati la friponemon de l’homoj per la fakto, ke el sesdek kvar dancistoj sesdek tri estas friponoj. La malluma galerio estis nomita la koridoro de la Tento.

En Persio oni palisumus tiujn sesdek tri sinjorojn; en aliaj landoj, oni starigus specialan tribunalon por juĝi ilin kaj tio kostus trioble pli ol la ŝtelita mono kaj rehavigus neniom al la suvereno; en alia reĝlando, ili sukcesus pravigi sin kaj senfavorigi tiun facilmovan danciston: en Serendib ili estis kondamnitaj nur je pligrandigo al la publika trezoro, tial ke Nabusan estis tre malsevera.

Li ankaŭ estis tre dankema; li donacis al Zadig sumon pli grandan ol tiun, kiun iu ajn spezestro iam ajn ŝtelis al sia mastro, la reĝo. Zadig utiligis ĝin por sendi kurierojn al Babilono, por akiri informojn pri la sorto de Astarta. Lia voĉo tremis, donante tiun ordonon, lia sango refluis al lia koro; liaj okuloj ne plu vidis la lumon, lia animo estis preta por lin forlasi. La kuriero foriris. Zadig vidis lin enŝipiĝi; li revenis ĉe la reĝon, vidante neniun, kredante esti en sia ĉambro, kaj eldirante la nomon amo.

— Ha! la amo, diris la reĝo; ĝuste pri tio temas; vi divenis la kaŭzon de mia ĉagreno. Kia granda homo vi estas! mi esperas, ke vi instruos min pri la maniero ekkoni nepre fidelan virinon, same kiel vi havigis al mi honestan spezestron.

Zadig, rekonsciiĝinte, promesis al li servi lin rilate amon kiel rilate al financo, kvankam la afero ŝajnis eĉ pli malfacila.