kaj donacis ĝin al la bel’ Falida: tiel oni nomis tiun junan personon. Li donis al ŝi sian koron, kiun ŝi certe tre meritis. Neniam la juno floris pli brile; neniam la ĉarmoj de la belo estis tiel ravaj. Por ke la historio estu tute vera, necesas diri, ke ŝi mallerte riverencis; sed ŝi dancis kiel la feinoj, kantis kiel la sirenoj kaj parolis kiel la Gracioj: ŝi estis saturita je talentoj kaj virtoj.
La amata Nabusan adoris ŝin; sed ŝi havis bluajn okulojn, kaj el tio fontis pŭej grandaj malfeliĉaĵoj. Ekzistis malnova leĝo, kiu malpermesis al la reĝoj ami virinon el tiuj, kiujn la Grekoj poste nomis »bovokulaj«. Ĉefbonzo starigis tiun leĝon antaŭ pli ol kvin mil jaroj; ĝi estis por proprigi al si la amatinon de la unua reĝo de la insulo Serendib, ke tiu bonzo anatemis la bluajn okulojn per leĝo en la fundamenta konstitucio de la Stato. Reprezentantoj de ĉiuj societoj el la imperio venis kaj faris admonojn al Nabusan. Oni publike diris, ke tre baldaŭ falos la reĝa regno; ke plejforta estas la abomeno; ke la tuta naturo estas minacata per malbonsigna evento; ke, unuvorte, Nabusan, filo de Nasanab, amas du grandajn okulojn bluajn. La ĝibuloj, la financistoj, la bonzoj kaj la brunokulinoj plenigis la reĝlandon per siaj ĝemoj. La sovaĝaj popoloj, kiuj loĝas en la sudo de Serendib, profitis tiun ĝeneralan malkontenton. Ili invadis la Ŝtatojn de l’bona Nabusan. Li petis helpmonon al siaj regatoj; la bonzoj, kiuj posedis la duonon de la ŝtataj rentoj, nur levis la manojn al la ĉielo kaj rifuzis mallevi ilin por ĉerpi el siaj kofroj kaj helpi al la reĝo. Ili faris kun muziko belajn preĝojn kaj lasis la ŝtaton suferi la atakon de l’barbaroj.
— Ho, mia kara Zadig, ĉu ci savos min el tiu terura embaraso? dolore ekkriis Nabusan.