Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tuj oni katenas liajn piedojn kaj oni kondukas lin al la regimento. Oni igas lin turni dekstren, maldekstren, altigi la vergon[1], remeti la vergon, celi, pafi, pli rapide paŝadi, kaj oni donas al li tridek bastonfrapojn[2]; la morgaŭon li ekzerciĝas iom malpli malbone kaj ricevas nur dudek batojn; la postmorgaŭon, nur dek, kaj li estas konsiderata de siaj kamaradoj kiel eksterordinarulo.

Kandid, mirkonsternite, ne sukcesis ankoraŭ kompreni klare, kiel li fariĝis heroo. Iun belan printempan tagon, li decidis fari promenadon, marŝante rekte antaŭen, kredante, ke estas privilegio de la homaro kiel de la bestaro, utiligi laŭplaĉe siajn krurojn. Apenaŭ li estis irinta du mejlojn, kiam kvar aliaj herooj, altaj je ses futoj, kuratingas lin, ligas, kaj kondukas en karceron. Oni jure demandis lin, ĉu li preferas esti vergata tridek ses fojojn de la tuta regimento, aŭ ricevi dek du kuglojn en la cerbon. Li vane diris, ke liberaj estas la voloj kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon; li fine devis elekti, li decidis laŭ la speciala kapablo, donita de Dio, kaj kiun oni nomas libero, ke li ricevos la vergadon. Li suferis du punbatadojn. La regimento konsistis el du mil homoj; li do ricevis kvar mil vergobatojn, kiuj, de la nuko ĝis la postaĵo, malkovris al li la muskolojn kaj la nervojn. Kiam oni estis tuj komenconta trian batadon, li estis tiom suferanta, ke li petegis, ke oni rompu lian kapon. Li akiras tiun favoron; oni vindas liajn okulojn; oni igas lin genuiĝi.

  1. En tiu epoko, la soldatoj bezonis vergon, por ŝargi la pafilon. — Trad.
  2. La punvergado estis tiutempe uzata en la prusa armeo. — Trad.