Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/209

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la statuo, en kiu mi estis internigita. Mi laŭtigis mian voĉon; mi kriis al li;

— La dioj rifuzas la ĵurojn de reĝo, fariĝinta tirano, kiu volis mortigi prudentan virinon, ;por edziĝi kun ekstravaganculino.

Moabdar estis konfuzita de tiuj paroloj tiagrade, ke lia spirito malklariĝis. La orakolo, kiun mi eldiris, kaj la tiraneco de Misufa, sufiĉis por perdigi al li juĝkapablon. Li freneziĝis post kelkaj tagoj.

Lia frenezo, kiu aspektis kiel puno de la ĉielo, estis signalo por ribelo. Oni ribelis, oni rapide sin armis. Babilono, kiu estis tiel longe enprofundiĝinta en voluptema nenifareco, fariĝis la ejo de civila milito terura. Oni tiris min el la malplenaĵo de la statuo, kaj oni faris el mi la gvidanton de iu partio. Kador kuris al Memfiso, por revenigi vin en Babilonon. La princo de Hirkanio, eksciante pri tiuj malfeliĉigaj novaĵoj, revenis kun sia armeo kaj konsistigis trian partion en Haldio. Li atakis la reĝon, kiu kuris al li akompanate de sia ekstravaganca Egiptino. Moabdar mortis bate trapikita. Misufa estis kaptita de l’venkinto. Malfeliĉe mi mem estis kaptita de hirkana taĉmenteto, kaj oni kondukis min al la princo, precize en la tempo, kiam Mizufa estis ankaŭ kondukita al li. Sendube plaĉos al vi ekscii, ke la princo opiniis min pli bela ol la Egiptino; sed vi bedaŭros, eksciante, ke li destinis min por sia serajlo. Li tre decide diris al mi, ke, tuj kiam li estos fininta iun militan ekspedicion, kiun li estis entreprenonta, li venos al mi. Vi juĝu pri mia ĉagreno. Miaj ligiloj kun Moabdar estis rompitaj; mi povis aparteni al Zadig, kaj mi falis en la katenojn de tiu barbaro! Mi respondis al li kun la tuta fiero, kiu kongruis kun mia rango kaj miaj sentoj. Ĉiam