Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La reĝo de la Bulgaroj[1] preterpasas ĉe tiu momento, li informiĝas pri la krimo de la paciento; kaj, ĉar tiu reĝo havis grandan genion, li komprenis, per ĉio, kion diris Kandid, ke temas pri juna metafizikisto tre nescia pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kaj li pardonis kun pardonemo, kiu estos laŭdata en ĉiuj ĵurnaloj kaj dum ĉiuj jarcentoj. Iu bonkora kuracisto resanigis Kandid dum tri semajnoj per moligaj kuraciloj, rekomenditaj de Dioskoridos[2]. Li jam havis iom da haŭto kaj povis marŝi, kiam la reĝo de la Bulgaroj ekbatalis kontraŭ la reĝo de la Abaroj.

ĈAPITRO III
Kiel Kandid forkuris el inter la Bulgaroj kaj kio li fariĝis

Nenio estis tiom bela, tiom facilmova, tiom brila, tiom bonorda kiel la du armeoj. La trumpetoj, la fajfiloj, la hobojoj, la tamburoj, la kanonoj, formis tian harmonion, kia neniam estis en infero. Unue la kanonoj ambaŭflanke terenfaligis proksimume ses mil homojn; poste la muskedistaro forigis el la plej bona mondo proksimume naŭ aŭ dek mil friponojn, kiuj putrigis ĝian supraĵon. La bajoneto ankaŭ estis la sufiĉa kialo por la morto de kelkaj miloj da homoj. Sume oni buĉis eble tridek mil homojn. Kandid, kiu tremis kiel filozofo, sin kaŝis tiel bone, kiel li povis, dum tiu heroa buĉado. Fine, dum la du reĝoj, ĉiu en sia propra tendaro, ordonis, ke oni kantu Te Deum-ojn, li decidis iri en alian lokon rezonadi pri la efikoj kaj la kaŭzoj. Li

  1. Frederiko la II.
  2. Greka kuracisto. — Trad.