Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

li baldaŭ kurieron, por informi lin pri ĉio, kio okazos. Ilia disiĝo estis tiel amema, kiel estis ilia renkontiĝo. La momento, kiam oni retroviĝas kaj tiu, kiam oni disiĝas, estas la plej gravaj epokoj el la vivo, kiel estas dirite en la grandvalora libro Zend[1]. Zadig amis la reĝinon tiom, kiom li tion ĵuris, kaj la reĝino amis Zadig pli ol ŝi diris al li.

Dume Zadig jene parolis al Ogul:

— Via nobela Moŝto, oni ne manĝas mian baziliskon; ĝia tuta efiko devas eniri en vi tra la poroj. Mi metis ĝin en etan felsakon, bone ŝvelita kaj kovrita per delikata haŭto: necesas, ke vi puŝu tiun felsakon per via tuta forto, kaj ke mi resendu ĝin al vi plurfoje, kaj post kelkaj tagoj je tiu dieto vi ekkonos la valoron de mia kuracarto.

La unuan tagon, Ogul estis tute senspirigita kaj kredis, ke li mortos pro laciĝo. La duan, li estis malpli lacigita kaj pli bone dormis. Post ok tagoj li reakiris la tutan forton, sanon, facilmovecon kaj la gajon el siaj plej brilaj jaroj.

— Vi ludis per pilkego kaj vi estis sobra, diris al li Zadig. Eksciu, ke ne ekzistas bazilisko en la naturo, ke oni ĉiam bonfartas per sobro kaj ekzerco, kaj ke la arto daŭrigi samtempe la malsobron kaj la sanon, estas arto same ĥimera kiel la orfara ŝtono, la juĝa astrologio kaj la teologio de l’pastroj.

La ĉefkuracisto de Ogul, komprenante kiel danĝera por la medicino estas tiu homo, unuiĝis kun la drogisto por sendi Zadig en la transmondon, kaj tie

serĉi baziliskojn. Oni invitis lin al bonega tagmanĝo.

  1. Zend-Avesta. Sanktaj skriboj de la antikvaj persoj, kies aŭtoreco estas atribuata al Zoroastro. — Trad.