Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/213

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Li devis esti venenata ĉe la dua antaŭmeto de manĝaĵoj; sed ĉe la unua, alvenis kuriero de la bel’Astarta. Li detabliĝis kaj foriris. Kiam oni estas amata de bela virino, diris la granda Zoroastro, oni ĉiam elturniĝas en ĉi tiu mondo.


ĈAPITRO XIX
Bataloj


La reĝino estis akceptata en Babilono kun la pasia ekscitiĝo, kiun oni ĉiam sentas por bela princino, kiu estis malfeliĉa. Babilono tiam ŝajnis esti pli ikvieta. La princo de Hirkanio estis mortigita en batalo. La venkintaj Babilonanoj deklaris, ke Astarta edziniĝos kun tiu, kiun oni elektas kiel suverenon. Oni ne volis, ke la plej alta ofico el la mondo, kiu estos tiu de la edzo de Astarta, dependu de intrigoj kaj superstiĉoj. Oni ĵuris akcepti kiel reĝon la plej bravan kaj plej saĝan viron. Granda areno, borderita de riĉe ornamitaj amfiteatroj, estis starigitaj je kelkaj mejloj for de la urbo. La batalontoj devis iri tien komplete armitaj. Ĉiu el ili havis, malantaŭ la amfiteatroj, apartan ĉambron, kie li devis esti de neniu konata kaj vidata. Ili devis konkuri kvarfoje; kiuj estos sufiĉe bonŝancaj por venki kvar kavalirojn, tiuj poste devis batali unuj kontraŭ la aliaj, tiel ke la finvenkinto estos deklarita ĉampiono. Li devis reveni kvar tagojn poste kun la samaj armiloj kaj klarigi la enigmojn starigitajn de l’pastroj. Se li ne klarigus la enigmojn, li ne estos reĝo; kaj oni devis rekomenci la batalkonkuron, ĝis troviĝos viro, kiu estos venkinta en la duspecaj konkuroj, tial ke oni nepre volis havi kiel reĝon la plej bravan kaj la plej saĝan.