Dum tiu tuta tempo la reĝino devis esti rigore gardata. Oni nur permesis, ke ŝi ĉeestu la konkuron, kovrite per vualo; sed oni ne toleris, ke ŝi parolu al iu ajn el la konkurantoj, por eviti favoraĵon aŭ maljustaĵon.
Tion Astarta sciigis al sia amanto, esperante, ke li snontros por ŝi pli da kuraĝo kaj lerto ol iu ajn alia. Li foriris, kaj preĝis Venuson por ke ŝi igu lian kuraĝon forta kaj lian spiriton vigla. Li alvenis ĉe la bordo de Eŭfrato la antaŭtagon de tiu grava okazontaĵo. Li enskribigis sian devizon inter tiuj de la batalontoj, kaŝante siajn vizaĝon kaj nomon, kiel ordonis la leĝo, kaĵ iris ripozi en la ĉambron, kiun loto difinis al li. Lia amiko Kador, kiu revenis al Babilono, post kiam li serĉis lin en Egiptio, portigis en lian loĝion kompletan armaĵon, kiun la reĝino sendis al li. Li ankaŭ ŝianome kondukigis al li la plej belan ĉevalon el Persio. Zadig vidis la intervenon de Astarta en tiuj donacoj; lia kuraĝo kaj lia amo ĉerpis el ĝi novajn fortojn kaj esperojn.
La postan tagon, post kiam la reĝino venis loki sin sub baldakenon el gemoj, kaj post kiam la amfiteatroj pleniĝis de ĉiuj sinjorinoj kaj de ĉiuj ordenitoj el Babilono, la batalontoj aperis en la cirko. Ĉiu el ili venis deponi sian devizon ĉe la piedoj de l’ĉefpastro. Oni lotis la devizojn; tiu de Zadig ricevis la lastan vicon. La unua, kiu antaŭeniris, estis tre riĉa nobelo, nomita Itobad, tre vanta, ne tre brava, tre mallerta kaj malsprita. Liaj servistoj konvinkis lin, ke tia viro, kia li estas, devas esti reĝo; li respondis al ili:
— Tia viro, kia mi estas, devas regi.
Li estis ekipita de la piedoj ĝis la kapo. Li surhavis armaĵon el oro verde emajlita, verdan plumtufegon, lancon ornamitan per verdaj rubandoj. Oni tuj