Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/215

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ekvidis, per la maniero laŭ kiu li direktis sian ĉevalon, ke ne al tia viro, kia li estas, la ĉielo rezervis la sceptron de Babilono. La unua kavaliro, kiu kuris al li, elseligis lin; la dua, renversis lin sur la postaĵon de lia ĉevalo, tiel ke la renversito havis la krurojn supre kaj la brakojn etenditaj, Itobad relokis sin, sed kun tia malplaĉo, ke ĉiuj rigardantoj ekridis. Iu tria eĉ ne komplezis uzi sian lancon; sed per antaŭeniro li kaptis lian dekstran kruron, kaj, duonturnante lin, li faligis lin teren. La armilpaĝioj de l’konkuro kuris al li ridante kaj remetis lin sur la selon. La kvara batalanto kaptis lian maldekstan kruron kaj faligis lin aliflanken. Kun mokaj krioj oni kondukis lin en lian loĝion, kie li devis Iaŭleĝe pasigi la nokton, kaj li diris, povante apenaŭ marŝi:

— Kia aventuro por viro tia, kia mi estas!

La aliaj kavaliroj plenumis pli bone sian taskon. Kelkaj vice venkis du batalantojn; kelkaj, eĉ ĝis tri. Nur la princo Otame venkis kvar. Fine Zadig siavice batalis; li elseligis vice kvar kavalirojn kun la kiel eble plej eleganta facilo. Restis decidote, ĉu Otame aŭ Zadig estos la finvenkinto. La unua portis orbluan blazonon kun samkolora plumtufego; tiu de Zadig estis blanka. Ĉiuj sukcesdeziroj divide sin turnis al la blua kavaliro kaj al la blanka. La reĝino, kies koro tremetis, preĝis al la ĉielo por la blanka koloro.

Ambaŭ ĉampionoj faris pasojn kaj returnpasojn kun tiom da facilmoveco, ili interŝanĝis tiom da lertaj lancobatoj, ili estis tiel firmaj sur sia selo, ke ĉiuj rigardantoj, krom la reĝino, deziris, ke estu du reĝoj en Babilono. Fine, ĉar iliaj ĉevaloj estis lacaj kaj iliaj lancoj rompitaj, Zadig lerte agis jene: Li pasas malantaŭ la blua princo, ekĵetas sin sur la postaĵon de lia