Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/218

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

krioj. Komercisto pasis; li malkarege vendis ĝin al li kaj aĉetis al la komereisto robon kaĵ longan ĉapon. En tia tualetaranĝo li randiris Eŭfraton, saturite je malespero kaj kaŝe kulpigante la Providencon, kiu ĉiam persekutis lin.


ĈAPITRO XX
Ermito


Marŝante li renkontis ermiton, kies blanka kaj respekteginda barbo malaltiĝis ĝis lia talio. Ĉemane li tenis libron, kiun li legis atente, Zadig haltis kaj profunde riverencis al li. La ermito salutis lin per tiel nobla kaj milda mieno, ke Zadig scivoleme volis interparoli kun li. Lin li demandis, kiun libron li legas.

— Ĝi estas la libro pri la destinoj, diris la ermito; ĉu vi volas legi ion en ĝi?

Li metis la libron en la manojn de Zadig, kiu kvankam lerninte plurajn lingvojn, ne povis deĉifri unu solan skribsignon de la libro. Tio ankoraŭ plifortigis lian scivolemon.

— Vi ŝajnas esti tre ĉagrenita, diris al li tiu ibona patro.

— Ho ve! kaj ne senmotive! diris Zadig.

— Se vi konsentas, ke mi akompanu vin, rapide respondis la maljunulo, eble mi povos esti utila al vi; kelkfoje mi disŝutis sentojn de konsolo en la animon de malfeliĉuloj.

Zadig eksentis respekton por la aspekto, por la barbo kaj por la libro de la errnito. Dum la konversacio, li rimarkis lian superan kleron. La ermito parolis pri la destino, pri la justo, pri la moralo, pri la