Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/223

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĝis ponto, kiu, rompiĝinte antaŭ mallonga tempo, fariĝis danĝera trairejo. Serveme la ĵunulo marŝis unuavice. Kiam ili estis isur la ponto:

— Venu, diris la ermito al la junulo; necesas, ke mi montru mian dankemon al via onklino. Tiam li prenas lin ĉe la haroj kaj ĵetas lin en la riveron. La knabo falas, reaperas dum momento sur la akvon kaj estas enaibismigita de la torento.

— Ho moinstro! ho plej krimega el ĉiuj homoj! ekkriis Zadig.

— Vi promesis al mi pli da pacienco, intermete diris la ermito. Eksciu do, ke sub la ruinoj de tiu domo, kiun bruligis la Providenco, ties mastro trovis grandegan trezoron; eksciu, ke tiu junulo, kies vivon forprenis la Providenco, murdus sian onklinon, post unu jaro, kaj vin, post du.

— Kiu diris tion al ci, barbaro? kriis Zadig; kaj eĉ se ci estus leginta tiun okazontaĵon en cia liforo pri la destinoj, ĉu ci rajtas dronigi infanon, kiu nenion malbonan faris al ci?

Dum parolis la Babilonano, li ekvidis, ke la maljunulo ne plu harvis barbon, ke lia vizaĝo aliiĝis laŭ junulecaj trajtoj. Lia ermita vestaĵo malaperis; kvar belaj flugiloj kovris majestan korpon lume brilegantan.

— Ho, sendito de la ĉielo! ho dia anĝelo! ekkriis Zadig, adorkliniĝante, ĉu do ci malsupreniris el la firmamento por instrui al iu malfortanima mortemulo submetiĝon al la eternaj ordonoj?

— La homoj, diris la anĝelo Ĵesrad, juĝas pri ĉio, nenion konante: el ĉiuj homoj ci estis la plej kleriginda.

Zadig petis al li permeson paroli.

— Mi ne fidas al mi mem, li diris; sed ĉu mi kuraĝu peti, ke ci klerigu min pri iu dubo: ĉu ne estus