Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/225

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

de lia senlima potenco. Ne ekzistas surtere du arbofolioj, nek du globoj en la senlima spaco ĉiela, kiuj estas samaj, kaj ĉio, kion ci vidas sur ĉi tiu eta atomo, kie ci naskiĝis, devis esti en sia loko en difinita tempo, laŭ la neŝanĝeblaj ordonoj de tiu, kiu ampleksas ĉion. La homoj pensas, ke tiu infano, kiu ĵus pereis, falis hazarde en akvon, ke same laŭ hazardo brulis tiu domo; sed hazardo ne ekzistas: ĉio estas provo, aŭ puno, aŭ rekompenco, aŭ antaŭzorgo. Memoru pri tiu fiŝisto, kiu opiniis esti la plej malfeliĉa el ĉiuj homoj. Orosmad sendis cin por aliigi lian sorton. Malforta mortemulo! ĉesu diskuti pri tio, kion oni devas adori.

— Sed, diris Zadig …

Kiam li diris sed, la anĝelo jam ekflugis al la deka sfero. Zadig surgenue adoris la Providencon kaj submetiĝis. La anĝelo el la supro enaera kriis al li:

— Ci vojiru al Babilono.


ĈAPITRO XXI
Enigmoj


Duonfreneziĝinte, kvazaŭ homo apud kiu frapis fulmo, Zadig marŝis blinde. Li eniris Babilonon en la tago, kiam la enarenaj batalintoj estis kunvenintaj en la grandan vestiblon de l’palaco, por klarigi la enigmojn kaj respondi al la demandoj de l’ĉefpastro. ĉiuj kavaliroj jam alvenis, krom tiu kun la verda armaĵo. Tuj kiam Zadig estis videbla en la urbo, la popolo kunvenis ĉirkaŭ li; la okuloj ne satiĝis rigardante lin, la buŝoj, benante lin, la koroj, dezirante, ke li havu la imperion. Enviulo vidis lin preterpasi, tremis kaj for-