Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ne ekzistas efiko sen kaŭzo, modeste respondis Kandid, ĉio estas nepre interligita kaj aranĝita plej bone. Necesis, ke oni forpelu min de apud F-ino Kunegond, ke mi estu vergata, kaj ke mi almozpetu panon ĝis mi povos ĝin laborakiri; ĉio tio ne povis aliel okazi.

— Mia amiko, diris al li la oratoro, ĉu vi kredas, ke la papo estas la Antikristo?

— Ĝis nun pri tio mi ne aŭdis, respondis Kandid; sed ĉu li estas, aŭ ne estas, tio ne povas ŝanĝi la fakton, ke mankas al mi pano.

— Ci ne meritas manĝi panon, diris la alia; for, fripono, for, malŝatindulo, neniam proksimiĝu al mi.

La edzino de la oratoro, rigardinte tra la fenestron, kaj vidinte homon, kiu dubas ĉu la papo estas aŭ ne la Antikristo, elverŝis sur lian kapon plenan… Ho ĉielo! ĝis kia grado atingas ĉe virinoj la fervoro al religio!

Iu viro, kiu ne estis baptita, iu bona anabaptisto, nomita Jakobo, vidis la kruelan kaj malnoblegan manieron laŭ kiu oni traktis unu el liaj fratoj, unu estulon kun du piedoj kaj sen plumoj[1], kiu havas animon; li kondukis la fraton hejmen, purigis lin, donis al li panon kaj bieron, donacis al li du florenojn kaj volis eĉ lernigi lin labori en siaj holandaj manufakturoj, en kiuj oni fabrikis persajn ŝtofojn. Kandid preskaŭ genuiĝante antaŭ li, ekkriis:

— Majstro Panglos prave diris, ke ĉio statas kiel eble plej bone en ĉi tiu mondo, ĉar mi estas multe pli forte kortuŝata de via treege granda malavaro ol de la senkompato de tiu sinjoro kun nigra mantelo kaj de lia edzino.

  1. Moka aludo al iu difino de la fama antikva filozofo Plato. — Trad.