Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/236

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne malkvietiĝis pro tio. Sajnis, ke li estis alpreninta la devizon de lordo Bolinbruk: Nihil admirari. Sed finfine li estis tedata per tiom da bruo kaj diris al ili firmtone:

— Sinjoroj, en mia lando oni parolas unu post alia; kiel mi povus respondi al vi, se vi malebligas, ke vin mi aŭdu?

La saĝo ĉiam igas homojn enpensiĝi dum mallonga tempo; fariĝis granda silento. La S-o prefekto, kiu ĉiam altiris al si la fremdulojn, kie ajn ili loĝis, kaj kiu estis la plej granda demandemulo el la provinco, diris al li, malfermegante la buŝon;

— Sinjoro, kiel oni nomas vin?

— Oni ĉiam nomis min Senartifikulo, respondis la Hurono, kaj en Anglio oni konfirmis al mi tiun nomon, tial ke mi ĉiam diras naive, kion mi pensas, same kiel mi agas laŭ mia deziro.

— Ĉar vi estas Hurono, kiel vi povis, sinjoro, veni en Anglion?

— Tial ke oni kondukis min tien; en iu batalo, mi estis kaptita de Angloj, post kiam mi kuraĝe min estis defendinta, kaj la Angloj, kiuj ŝatas la bravon, ĉar ili mem estas bravaj kaj same honestaj kiel ni, petis ke mi elektu inter du proponoj: ĉu esti resendota al miaj gepatroj, ĉu veni en Anglion? Mi akceptis ĉi tiun lastan proponon, tial ke pasie mi emas migradi.

— Sed, sinjoro diris la prefekto kun impona tono, kiel vi povis forlasi viajn gepatrojn?

— Nu, tial ke mi neniam konis mian patron nek mian patrinon, diris la fremdulo.

La ĉeestantaro estis kortuŝita, kaj ĉiu ripetis: Nek patron, nek patrinon!

— Ni anstataŭos ilin, diris la dommastrino al sia frato la prioro. Kiom interesa estas tiu Hurona sinjoro!