Senartifikulo dankis al ŝi kun nobla kaj fiera afablo, kaj komprenigis al ŝi, ke li bezonas nenion.
— Mi ekrimarkas, sinjoro Senartifikulo, diris la serioza prefekto, ke vi pli bone parolas la francan lingvon ol konvenas al Hurono.
— Iu franco, li diris, kiun en Huronio oni kaptis, kiam mi estis tute juna, kaj por kiu mi sentis grandan amikecon, instruis al mi sian lingvon; tre rapide mi lernas, kion mi deziras lerni. Alveninte en Plimuto mi renkontis unu el la Francoj, kiujn, mi ne scias kial, vi nomas kalvinanoj; li helpis min progresi en la scio de via lingvo, kaj tuj kiam mi scipovis min esprimi kompreneble, mi venis por vidi vian landon, tial ke mi ŝatas sufiĉe la Francojn, kiam ili ne faras tro da demandoj.
Abato Sankta-Ivo, malgraŭ tiu averto, demandis, kiu el la tri lingvoj, la hurona, la angla, la franca, plej plaĉas al li.
— Nediskuteble estas la hurona, respondis Senartifikulo.
— Ĉu eblas? ekkriis F-ino Kerkabon; mi ĉiam kredis, ke la franca lingvo estas la plej bela el ĉiuj, post la bretona.
Tiam ĉiuj konkuris por demandi lin, kiel hurone oni diras: tabako, kaj li respondis: taja; kiel oni diras: manĝi, li respondis: essenten. F-ino Kerkabon volis nepre scii, kiel oni diras: amindumi; li respondis al ŝi: trovander,[1] kaj persiste asertis, ne senmotive ŝajnas, ke tiuj vortoj egalvaloras la francajn kaj anglajn, kiuj
respondas al ili. Trovander ŝajnis tre bela al ĉiuj gastoj.
- ↑ Tiuj nomoj ja estas huronaj.