Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/239

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malproksime, venis kapti ŝian leporon. Tion mi eksciis kaj tien kuris; mi terenbatis la Algonkinon per klabofrapo, ligis liajn piedojn kaj portis lin ĝis la piedoj de mia amatino. La parencoj de Abakaba volis manĝi lin; sed neniam plaĉis al mi tiaj festenoj. Mi liberigis lin kaj li fariĝis mia amiko. Abakaba estis tiel kortuŝita de mia konduto, ke mi fariĝis la preferato el ĉiuj ŝiaj amantoj. Ŝi ankoraŭ amus min, se urso ne manĝus ŝin. Mi punis la urson: dum longa tempo mi veste portis ĝian haŭton; sed tio ne konsolis min.

Ĉe tiu rakonto F-ino Sankta-Ivo sentis sekretan plezuron, eksciante, ke Senartifikulo havis nur unu amatinon, kaj ke ŝi ne plu ekzistas; sed ŝi ne komprenis la kaŭzon de sia plezuro. Ĉiuj fikse rigardadis al Senartifikulo; oni multe laŭdis lin pro tio, ke li malhelpis, ke liaj kamaradoj manĝu iun Algonkinon.

La senkompata prefekto, kiu ne povis bridi sian demandpasiegon, fine elmontris tian scivolon, ke li eĉ demandis, kiun religion havas la S-ro Hurono; ĉu li elektis la anglikanan religion, aŭ la galikan, aŭ la kalvinan.

— Mi havas mian propran religion, li diris, same kiel vi la vian.

— Ho ve! ekkriis la Kerkabon-ino, mi bedaŭrinde komprenas, ke tiuj punindaj Angloj eĉ ne pensis bapti lin.

— He! Dio mia! diris F-ino Sankta-Ivo, ĉu povas esti, ke la Huronoj ne estas katolikoj? Ĉu do la respektindaj patroj jezuitaj ne konvertis ilin ĉiujn?

Senartifikulo certigis al ŝi, ke en lia lando oni konvertas neniun; ke neniam vera Hurono ŝanĝis sian opinion, kaj ke eĉ en lia lingvo la termino malkonstanto