Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/242

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

miro kaj de ĝojo, miksita kun doloro; ambaŭ estis kortuŝitaj; ambaŭ ploris; ilia koro forte batis. Eke ili kriis; ili forprenis de si reciproke la portretojn; ĉiu prenis ilin kaj redonis dudekfoje en unu sekundo; ili glutis per la okuloj la portretojn kaj la Huronon; unu post la alia demandis lin, kaj ambaŭ samtempe, kie, kiam, kiel tiuj miniaturoj trafis en la manojn de lia mamnutrintino; ili komparis, kalkulis pri la datoj depost la foriro de l’ kapitano. Ili ekmemoris esti ricevintaj informon, ke li iris en Huronion, kaj ke de tiam ili ne plu aŭdis pri li.

Senartifikulo estis dirinta, ke li neniam konis siajn gepatrojn. La prioro, kiu estis observokapabla, rimarkis, ke Senartifikulo havis iom da barbo; li sciis bone, ke da ĝi la Huronoj ne havas.

— Lia mentono estas lanuga; li do estas filo de Eŭropano; mia frato kaj mia bofratino ne plu aperis post la ekspedicio kontraŭ la Huronoj, en 1669; mia nevo tiam estis suĉinfano. La hurona nutrintino savis al li la vivon kaj anstataŭis lian patrinon.

Fine, post cent demandoj kaj cent respondoj, la prioro kaj lia fratino konkludis, ke la Hurono estas ilia propra nevo. Ili kisadis lin plorante, kaj Senartifikulo ridis, ne povante imagi, ke Hurono povas esti nepo de bas-bretona prioro.

La tuta kunestantaro kolektiĝis. S-ro Sankta-Ivo, kiu estis tre lerta por juĝi laŭ fizionomio, komparis la du portretojn kun la vizaĝo de Senartifikulo; li tre lerte rimarkis, ke liaj okuloj similas tiujn de lia patrino, ke liaj frunto kaj nazo similas tiujn de l’ mortinta kapitano, S-ro Kerkabon, kaj liaj vangoj laŭparte similas al ambaŭ.