Oni komencis timi, ke li estis reirinta en Anglion. Oni memoris liajn dirojn pri amo al tiu lando. La prioro kaj lia fratino estis konvinkitaj, ke tie oni baptas neniun, kaĵ ili timtremis pri la animo de sia nevo. La episkopo estis konfuzita kaj preta foriri; la prioro kaj abato Sankta-Ivo malesperis; la prefekto demandis al ĉiuj preterpasantoj kun ,sia kutima seriozo; F-ino Kerkabon ploris; F-ino Sankta-Ivo ne ploris sed profunde ĝemetadis, kio ŝajne atestis pri ŝato al la sakramentoj. Ambaŭ malgaje promenis laŭlonge de la vicoj el salikoj kaj kanoj, kiuj borderas la rivereton Rans, kiam ili ekvidis meze en la akvo sufiĉe blankan kaj grandan figuron, kun la manoj interplektitaj sur la brusto. Ili ekkriegis kaj sin deturnis. Sed ĉar la scivolo baldaŭ venkis ĉiun alian konsideron, ili zorge sin ŝovis inter la kanojn; kaj akirinte la certon ne esti vidataj, ili volis ekvidi pri kio temas.
Alkurinte, la prioro kaj la abato demandis al Senartifikulo,
kion li faras tie.
— Pro Dio! sinjoroj, mi atendas bapton; jam de unu horo mi estas en la akvo ĝis la kolo, kaj ne estas ĝentile lasi min malvarmiĝi.
— Mia kara nevo, ameme diris al li la prioro, ne tiele oni baptas en Bas-Bretonio; vestu vin kaj venu kun ni. F-ino Sankta-Ivo, aŭdante tiujn vortojn, diris mallaŭte al sia akompanantino:
— F-ino, ĉu vi kredas, ke li tuj sin vestos?