Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kunegond mortis! Ha! plej bona mondo, kie vi estas? Pro kia malsano ŝi mortis? Ĉu ne pro tio, ke ŝi vidis min forpelata el la bela kastelo de sinjoro ŝia patro per fortaj piedbatoj?

— Ne, diris Panglos; ŝi havis la ventron tratranĉatan de bulgaraj soldatoj, post kiam ŝi estis seksperfortita, tiom, kiom estas eble; ili disrompis la kapon al sinjoro ŝia patro, kiu volis defendi ŝin; la sinjorino barona estis dispecigata; mia kompatinda zorgato havis la saman traktadon kiel lia fratino; kaj el la kastelo ne restas ŝtono sur ŝtono, ne restas unu garbejo, nek unu ŝafo, nek unu anaso, nek unu arbo; sed ni estis bone venĝataj, ĉar la Abaroj faris la samon en apuda baronejo, kiu apartenis al bulgara sinjoro.

Ĉe tiu parolado, denove Kandid svenis; sed, rekonsciiĝinte kaj dirinte ĉion dirindan, li informiĝis pri la kaŭzo kaj la efiko, kaj pri la sufiĉa kialo, kiu metis Panglos en tian mizeran staton.

— Ho ve! diris la lasta, estas la amo; la amo, la konsolanto de l’homa speco, la konservanto de l’universo, la animo de ĉiuj sentemaj estuloj, la juna amo.

— Ho ve! diris Kandid, mi ĝin konas, tian amon, tiun reĝon de la koroj, tiun animon de nia animo; kaj ĝi havigis al mi nur unu kison kaj dudek piedbatojn sur la postaĵon. Kiel tia bela kaŭzo povis produkti en vi tiel abomenan efikon?

— Ho kara Kandid! vi konis Paket, tiun beletan servistinon de nia plejnobla baronino; en ŝiaj brakoj mi ĝuegis kiel en paradizo kaj tio produktis la inferajn turmentojn, kiuj min forkonsumas; ŝi estis infektita kaj pro tio eble mortis. Paket ricevis tiun donacon de tre klera monaĥo, kiu kutimis ĉion kontroli ĉe la fonto: li ja ricevis la malsanon de maljuna grafino, kiu ricevis