Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/251

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kiel mi povus perfidi miajn promesojn, ĉar ilin mi faris al F-ino Sankta-Ivo?

La Hurono ekscitiĝis; li multe trinkis je la sano de sia baptopatrino.

— Se mi estus baptata per via mano, li diris, mi sentas, ke la malvarma akvo, kiun oni verŝis sur mian hararon, bruligus min.

La prefekto opiniis, ke tio estas tro fantazia, ĉar li ne sciis, ke tiu alegorio estas tre kutima en Kanadio. Sed ĝi tre kontentigis la baptopatrinon.

La baptito estis ricevinta la nomon Herkulo. La episkopo de Sankta-Malo demandadis pri tiu patrono, kies nomon neniam li aŭdis antaŭe. La jezuito, kiu estis tre klera, diris, ke estis sanktulo, kiu faris dekdu miraklojn. Estis iu dektria, kiu valoris la dekdu aliajn, sed ne decis, ke pri ĝi jezuito parolu; ĝi estis jena: en unu sola nokto Herkulo gravedigis kvindek virinojn. Iu ŝercemulo, kiu ĉeestis, energie emfazis tiun miraklon. Ĉiuj virinoj mallevis la palpebrojn, kaj juĝis laŭ la fizionomio de Senartifikulo, ke li estas inda je la sanktulo, kies nomon li ricevis.


ĈAPITRO V


Oni devas konfesi, ke, depost tiu baptiĝo kaj tiu festeno, F-ino Sankta-Ivo pasie deziris, ke la S-ro episkopo partoprenigu ŝin denove al iu bela sakramento kun S-ro Herkul-Senartifikulo. Tamen, ĉar ŝi estis bone edukita kaj tre modesta, ŝi ne tute kuraĝis konsenti kun si mem pri siaj amemaj sentoj; sed, se ŝi ellasis