rigardon, vorton, penson, ŝi kovris la tuton per vualo el hontemo treege ĉarma. Ŝi estis amema, arda kaj saĝa.
Tuj kiam la S-ro episkopo estis foririnta, Senartifikulo kaj F-ino Sankta-Ivo renkontiĝis, nepripensinte, ke ili serĉis unu la alian. Ili interparolis, ne cerbuminte pri tio, kion ili diros. Senartifikulo unue diris, ke li amas ŝin per sia tuta koro kaj ke la bela Abakaba, kiun li amegis en sia lando, ne estis al ŝi komparinda. La Fraŭlino respondis al li, kun sia kutima modesto, ke pri tio li devas kiel eble plej baldaŭ paroli al la S-ro prioro, lia onklo, kaj al F-ino lia onklino, kaj ke siaflanke ŝi ankaŭ diros kelkajn vortojn al sia kara frato, la abato Sankta-Ivo, kaj ke ŝi forte esperas pri komuna interkonsento.
Senartifikulo respondis, ke li bezonas nenies konsenton; ke ŝajnas al li tute ridinde demandi al aliaj pri tio, kion oni devas mem fari; ke kiam du personoj akordiĝas, oni ne bezonas kroman por ilin interkonsentigi.
— Neniun mi konsultas, li diris, kiam mi deziras tagmanĝi aŭ ĉasi aŭ dormi. Mi scias, ke rilate amon estas preferinde havi la konsenton de la persono, kiun oni amindumas; sed, ĉar mi enamiĝis nek al mia onklo, nek al mia onklino, ne al ili mi devas min turni tiurilate, kaj se vi samopinias kiel mi, vi ankaŭ nenion demandos al la S-ro abato Sankta-Ivo pri tiu afero.
Oni povas imagi, ke la bela Bretonino uzis la tutan subtilon de sia spirito por atingi, ke ŝia Hurono cedu al la decreguloj. Si eĉ koleriĝis kaj baldaŭ kvietiĝis. Nu, oni ne scias, kiel finiĝus tiu konversacio, se, ĉe noktiĝo, la S-ro abato ne rekondukus sian fratinon en sian abatejon. Senartifikulo lasis enlitiĝi siajn geonklojn, kiuj estis iom lacaj de la ceremonio kaj de la longa