malvirtuloj, kiuj respektas bridon, kiun. la virtuloj donis al si mem.
Tiu respondo impresis Senartifikulon. Oni jam povis ja rimarki, ke li estis justema. Oni kvietigis lin per flataj paroloj; oni esperigis lin: estas la du kaptiloj, en kiujn falas la homoj el ambaŭ hemisferoj; oni eĉ prezentis al li F-inon Sankta-Ivo, kiam ŝi estis farinta sian tualeton. Ĉio okazis laŭ la plej rigoraj decreguloj; sed, malgraŭ tiu deco, la brilegaj rigardoj de Senartifikul-Herkulo ĉiam mallevigis la palpebrojn de sia amatino kaj tremigis la ĉeestantaron.
Malfacile oni sukcesis forsendi lin al liaj parencoj. Necesis denove uzi la influon de la bela Sankta-Ivo; ju pli ŝi sentis sian povon super li, des pli ŝi amis lin. Ŝi atingis, ke li foriru kaj pro tio ĉagreniĝis; fine kiam li estis for, la abato, kiu ne nur estis la tre multe pli aĝa frato de F-ino Sankta-Ivo, sed ankaŭ ŝia kuratoro, decidis savi sian zorgatinon for de l’malpaciencaj deziroj de sia terura amanto. Li iris konsulti la prefekton, kiu, daŭre destinante la fratinon de la abato al sia filo, konsilis al li meti ŝin en monaĥinejon. Estis terura frapo: indiferentulino, kiun oni metus tien, ekĝemus; sed amantino, kaj amantino tiel saĝa, kiel amema! tio estis por ŝi malesperiga.
Senartifikulo, reveninte ĉe la prioro, rakontis ĉion laŭ sia kutima malkaŝemo. Li spertis la samajn admonojn, kiuj iom efikis sur lian spiriton, kaj neniom sur liajn sentumojn; sed la postan tagon, kiam li volis reiri al sia bela amatino, por rezonadi kun ŝi pri la natura leĝo kaj pri la kontrakta leĝo, la S-ro prefekto sciigis lin kun insulta ĝojo, ke ŝi estas en monaĥinejo.
— Nu, bone! li diris, mi iros tien.
— Tio ne eblas, diris la prefekto.