Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝin de kavaleria kapitano, kiu dankis ĝin al markizino, kiu prenis ĝin de jezuito, kiu, dum sia noviceco, ekkaptis ĝin rekte de unu el la kunuloj de Kristofo Kolumbo. Mi mem povos transdoni ĝin al neniu, ĉar mi mortiĝas.

— Ho Panglos, ekkriis Kandid, jen stranga genealogio! ĉu la diablo ne troviĝas ĉe la komenco?

— Tute ne, rerespondis ĉi tiu granda homo; ĝi estis nepre necesa malsano en la plej bona mondo, ĝi estis necesa rimedo. Ja, se Kolumbo ne estus kaptinta en iu insulo de Ameriko tiun malsanon, kiu putrigas la fonton de la nasko, kiu ofte eĉ malhelpas la naskon, kio evidente tute kontraŭas la celon de la naturo, ni ne havus la ĉokoladon nek la koĉenilon; necesas ankaŭ atenti, ke ĝis hodiaŭ, sur nia kontinento, tiu malsano, kiel la interargumentemo, karakterizas nin. La Turkoj, la Hindoj, la Persoj, la Ĉinoj, la Siamanoj, la Japanoj ĝin ankoraŭ ne konas; sed ekzistas sufiĉa kialo por ke siavice, post kelkaj jarcentoj, ili ankaŭ ĝin konos. Dume, ĝi mirinde progresis inter ni, kaj precipe en tiuj grandaj armeoj, konsistantaj el honestaj dungitoj, bone edukitaj, kiuj decidas pri la sorto de la Ŝtatoj; oni povas certigi, ke, kiam tridek mil viroj enviciĝe batalas kontraŭ samnombra armeo, ambaŭflanke estas proksimume dudek mil sifilisuloj.

— Tio estas admirinda, diris Kandid; sed necesas, ke vi resaniĝu.

— Nu, kiel mi povus? diris Panglos; mi estas tute senmona, amiko, kaj, sur la tuta amplekso de ĉi tiu terglobo, ni ne povas ricevi senpage ian ajn kuracilon, krom se iu pagas donace por ni.

Ĉi lasta diro decidigis Kandid; li iris al la bonfarema anabaptisto Jakobo, genuiĝis antaŭ li, kaj faris