Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/262

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

preskaŭ senhoma kaj vidante plurajn familiojn, kiuj foriris, Oni diris al li, ke ses jarojn antaŭe, Somuro entenis pli ol dekkvin mil loĝantojn, kaj ke nun restas ne eĉ ses mil. Li ne preterlasis la okazon paroli pri tio, dum li vespermanĝis en gastejo. Pluraj protestantoj estis ĉetable; iuj amare plendis; aliuj tremegis pro kolero; aliaj plorante diris: Nos dulcia linguimus arva, nos patriam fugimus. Senartifikulo, kiu ne sciis latinon petis klarigon pri tiuj vortoj, kiuj signifas:

— Ni forlasis niajn mildajn kamparojn; ni fuĝas el nia patrio.

— Kaj kial do, sinjoroj, vi fuĝas el via patrio?

— Tial ke oni volas devigi nin agnoski la papon.

— Kaj kial ne agnoski lin? Ĉu do vi ne havas baptopatrinon, kun kiu vi volas edziĝi? Oni ja diris al mi, ke nur li povas doni tiun permeson.

— Ha! sinjoro, tiu papo diras, ke li estas la mastro super la ŝtatbienaro de la reĝoj.

— Nu, sinjoroj, kiu estas via profesio?

— Sinjoro, la plimulto el ni estas drapovendistoj aŭ fabrikistoj.

— Se tiu papo diras, ke li estas la mastro super viaj drapoj kaj fabrikoj, vi prave ne volas agnoski lin; sed rilate al la reĝoj, tio estas iiia propra afero; kial vi okupiĝas pri ĝi?

Tiam malaltkreska viro nigre vestita ekparolis kaj tre klere konigis la plendomotivojn de la ĉeestantaro. Li parolis pri la nuligo al la Nanta edikto[1] kun tiom da energio; li bedaŭregis laŭ tiel kortuŝa maniero la sorton

de la kvindek mil fuĝintaj familioj kaj tiun de la

  1. Ĝi estis donita de Henriko La Kvara, en 1598, kaj nuligita de Ludoviko la Dekkvara en 1685. — Trad.