Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiel kortuŝan priskribon pri la stato de sia amiko, ke la bonulo ne ŝanceliĝis kompate helpi doktoron Panglos; li kuracigis lin per siaj elspezoj. Dum la resaniĝo Panglos perdis nur unu okulon kaj unu orelon. Li havis belan skribmanieron kaj konis perfekte aritmetikon. La anabaptisto Jakobo faris el li sian libroteniston. Post du monatoj, devigate veturi al Lisbono pro komercaj aferoj, li veturigis en sia ŝipo la du filozofojn. Panglos klarigis al li, ke ĉio estis kiel eble plej bona. Jakobo ne havis saman opinion.

— Ŝajnas, li diris, ke la homoj iom difektis la naturon, ĉar ili ne naskiĝis lupoj, kaj ili fariĝis lupoj. Dio donis al ili nek kanonon, nek bajoneton por sin interbuĉi. Same mi povus argumenti pri la bankrotantoj kaj la juĝistaro, kiu kaptas la bienojn de la bankrotantoj por senigi je ili la kreditantojn.

— Ĉio tio estis nepre necesa, rebatis la unuokula doktoro, kaj la apartaj malfeliĉoj faras la ĝeneralan feliĉon, tiel ke ju pli estas da apartaj malfeliĉoj, des pli ĉio statas bone.

Dum li rezonadis, la vetero malheliĝis, blovis la ventoj el la kvar anguloj de l’mondo, kaj la ŝipo estis atakata de plej terura uragano, kiam estis videbla la haveno de Lisbono.

ĈAPITRO V
Uragano, ŝiprompo, tertremo, kaj kio okazis kun doktoro Panglos, kun Kandid kaj la anabaptisto Jakobo

La duono el la pasaĝeroj estis tiom malfortiĝintaj, mortiĝantaj pro tiuj nekompreneblaj premdoloroj, kiujn la ŝipŝanceliĝo metas en la nervojn, en la fluidaĵojn de l’korpo, svingiĝantajn en kontraŭaj direktoj, ke ĝi eĉ