Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/270

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Jam de du jaroj mi estas ĉi tie, diris la maljunulo, sen alia konsolo ol mi mem kaj libroj: ne eĉ dum momento mi estis malbonhumora.

— Ha! sinjoro Gordon, ekkriis Senartifikulo, ĉu do vi ne amas vian baptopatrinon? Se vi konus, kiel mi, F-inon Sankta-Ivo, vi malesperus.

Ĉe tiuj vortoj, li ekploris kaj tiam sentis sin iom malpli spirĝenita.

— Sed kial do, li diris, la larmoj havas mildigan efikon? Ŝajnas al mi, ke ili devus efiki male.

— Mia filo, ĉio estas fizika en ni, diris la bonkora maljunulo; ĉiu sekrecio faras bonon al la korpo, kaj ĉio, kio mildigas, bonefikas sur la animon; ni estas maŝinoj de la Providenco.

Senartifikulo, kiu kiel ni jam diris kelkfoje, havis firman bazon spiritan, prpfunde pripensis tiun ideon, pri kiu ŝajnis, ke li havis ties semon en si mem. Poste li demandis al sia kunulo, kial lia maŝino estis depost du jaroj enŝlosita per kvar rigliloj.

— Pro la efika graco,[1] respondis Gordon; mi estas konsiderata kiel jansenisto; mi interrilatis kun Arno[2] kaj Nikol;[3] la jezuitoj persekutis nin. Ni kredas, ke la papo estas nur iu episkopo kiel la aliaj, kaj estas pro tio, ke patro Laŝez elpetis de la reĝo, lia konfesanto, ordonon forrabi al mi, sen ia juĝa formalaĵo, la plej valoran posedaĵon homan, la liberon.

— Jen estas afero tre stranga, diris Senartifikulo: ĉiuj malfeliĉuloj, kiujn mi renkontis, estas tiaj nur pro

la papo. Rilate al via efika graco, mi konfesas al vi, ke

  1. Necesas kompreni, ke tiu «efika graco« iel limigas la libervolon ĉe la homo; tial la papo kondamnis la jansenan vidpunkton. — Trad.
  2. Ambaŭ jansenistaj teologoj. — Trad.
  3. Ambaŭ jansenistaj teologoj. — Trad.