Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/272

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Nenion, respondis Senartifikulo: se mi pensus ion, tio estus, ke ni estas sub la potenco de la Eternulo, kiel la astroj kaj la elementoj; ke li faras ĉion en ni; ke ni estas radetoj de la senlima maŝino, kies animo li estas; ke li agas laŭ ĝeneralaj leĝoj, kaj ne laŭ apartaj vidpunktoj; ĉio cetera estas por mi abismo el mallumo.

— Sed, mia filo, se tiel estus, oni devus konkludi, ke Dio estas la kaŭzo de l’pekoj.

— Sed, mia patro, via efika graco kondukas ankaŭ al sama konkludo, tial ke estas certe, ke tiuj pekus, al kiuj tia graco estus rifuzita; kaj kiu forlasas nin al malbono, ĉu tiu ne estas kaŭzanto de malbono?

Tia naivaĵo tre embarasis la bonulon; li sentis, ke vane li baraktas por elturniĝi, kaj li eldiris tiom da vortoj, kiuj ŝajnis havi signifon kaj fakte ne havis, ke Senartifikulo kompatis lin.

Evidente tiu demando rilatis al la origino pri la bono kaj malbono; kaj tial necesis, ke la kompatinda Gordon rakontu pri la skatolo de Pandora, pri la ovo de Orosmad, trapikita de Arismane, pri la malamikeco inter Tifono kaj Oziris, kaj fine pri la origina peko; kaj ambaŭ kuris en tiu profunda mallumo, neniaan renkontante unu la alian. Sed almenaŭ tiu romano pri la animo deturnis ilian atenton pri ilia propra mizero, kaj per ia stranga sorĉo, la amasego da malfeliĉaĵoj disŝutitaj sur la universon, malpliigis la senton pri iliaj ĉagrenoj; ili ne kuraĝis plendi, ĉar ĉiu suferas.

Sed dum la nokta ripozo, la bildo de la bela Sankta-Ivo forpelis el la spirito de sia amanto ĉiujn ideojn pri metafiziko kaj moralo. Li vekiĝis kun larmoj en la okuloj; kaj la maljuna jansenisto forgesis pri sia efika gra-