Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/275

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Li konsistigis al si bibliotekon per parto el la mono, kiun oni permesis al li disponi. Lia amiko instigis lin skribi siajn pripensojn. Jenon li skribis pri la antikva historio:

»Mi imagas, ke la nacioj similis al mi dum longa tempo; ke ili instruiĝis tre malfrue; ke ili estis okupataj dum jarcentoj nur per la fluanta estanto, tre malmulte pri la pasinto kaj neniam pri la estonto. Mi travojaĝis kvin aŭ sescent mejlojn en Kanadio; tie mi ne trovis unu solan monumenton; neniu tie scias pri tio, kion faris lia praavo. Ĉu tio ne estas la natura stato de l’homo? La homa speco el ĉi tiu kontinento ŝajnas al mi supera al tiu el la alia. Ĝi plialtigis sian estecon jam de pluraj jarcentoj per la artoj kaj scioj. Ĉu pro tio, ke ties viroj havas harojn ĉe la mentono, kaj ke Dio rifuzis barbon al la Amerikanoj? Tion mi ne kredas, tial ke la Ĉinoj havas preskaŭ neniom da barbo kaj tamen kulturas la artojn, jam de kvar mil jaroj. Efektive, se ili havas historion pri kvarmiljara tempo, necesas, ke la nacio estas formiĝinta kaj prospera de pli ol kvindek jarcentoj.

»Ĉefe iu afero frapas min en tiu historio pri la antikva Ĉinio: ĝi estas, ke tie preskaŭ ĉio estas verŝajna kaj natura. Ĝin mi admiras, pro manko de ĉio mirinda.

»Kial ĉiuj aliaj nacioj donis al si legendan originon? La antikvaj kronikistoj de la historio pri Francio, kiuj eĉ ne estas tre antikvaj, devenigas la Francojn el iu Franko, filo de Hektor; la Romanoj diris, ke ili originas el iu Frigo, kvankam en ilia lingvo ne troviĝas unu sola vorto, rilatanta al Frigio; la dioj estis loĝantaj dek mil jarojn en Egiptio kaj la diabloj en Scitio, kie ili generis la Hunojn. Antaŭ la tempo de Tucidido, oni