Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/276

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

verkis nur romanojn, similajn al la Amadisoj,[1] kaj multe malpli amuzajn. Ĉie temas pri fantomoj, orakoloj, miregindaĵoj, sorĉaĵoj, metamorfozoj, klarigitaj sonĝoj, kaj kiuj estigas la destinon de la plej grandaj Imperioj kaj de la plej etaj Ŝtatoj: ĉi tie estas bestoj, kiuj parolas, tie, bestoj, kiujn oni adoras, dioj, kiuj homiĝas kaj homoj, kiuj diiĝas. Ha! se ni bezonas fabelojn, ke ili almenaŭ estu la emblemo de l’vero! Mi ŝatas la fabelojn de l’filozofoj; mi ridas pri tiuj de la infanoj, kaj mi malŝatas tiujn de la trompantoj.«

Iun tagon trafis en liajn manojn iu historio pri la imperiestro Justino. En ĝi estis rakontite, ke apedeŭtoj[2] el Konstantinoplo eldonis, en tre malbona lingvo greka, edikton kontraŭ la plej eminenta militestro[3] el la epoko, tial ke tiu heroo eldiris dum la flameco de konversacio: »La vero brilas per sia propra lumo, kaj oni ne klerigas la spiritojn per la flamoj de la punbrulejoj.«

La apedeŭtoj asertis, ke tiu opinio estas hereza, odoras hereze, kaj ke la mala aksiomo estas katolika, universala kaj greka: »Oni klerigas la spiritojn nur per la flamo de la punbrulejoj, kaj la vero ne povas brili per sia propra lumo.« Tiuj linostoloj[4] kondamnis ankaŭ plurajn paroladojn de la militestro kaj eldonis edikton.

— Kio! ekkriis Senartifikulo, ediktoj produktitaj

de tiaj uloj!

  1. ↑ Prikavaliraj rakontoj. — Trad.
  2. ↑ Malkleruloj. — Trad.
  3. ↑ Aludo al la generalo Belisario (france: Belisaire; angle: Belisarius; hispane: Belisario).
  4. ↑ Homoj vestitaj per longaj roboj el lino. Ĉi tie estas aludite pri la cenzuristoj el la teologia fakultato en la Sorbono (Parizo), kiuj malpermesis la prezentadon de teatraĵo kun la titolo »Belisaire«. Trad.