— Ĝi ne estas ediktoj, respondis Gordon, sed kontraŭediktoj, pri kiuj ĉiuj mokis en Konstantinoplo, kaj eĉ la imperiestro unuavice; li estis saĝa princo, kiu sukcesis atingi, ke la apedeŭto-linostoloj povis nur bonfari. Li sciis, ke tiuj sinjoroj kaj pluraj aliaj pastoforoj[1] senpaciencigis liajn antaŭulojn per eldono de kontraŭediktoj rilate al pli grava objekto.
— Li estis tute prava, diris Senartifikulo; oni devas subteni la pastoforojn kaj bridi ilin.
Li sikribis multe da aliaj pripensoj, kiuj ektimigis la maljunan Gordon.
— Nu! li diris al si, mi pasigis kvindek jarojn el mia vivo por klerigi min, kaj mi timas, ke mi ne povas atingi ĝis la simpla saĝo natura de tiu preskaŭ sovaĝa knabo! Mi timtremas ĉe la penso, ke laboreme mi plifortigis antaŭjuĝojn; li obeas nur al la simpla naturo.
La bonulo havis kelke da malgrandaj kritiklibroj, kelke da periodaj broŝuroj, en kiuj neverkokapablaj homoj mallaŭde kritikas alies verkojn, en kiuj la Vizeoj insultas al la Rasinoj, kaj la Feditoj al la Fenelonoj[2] Senartifikulo legis kelkajn el ili.
— Mi komparas ilin, li diris, al iaj pikmuŝoj, kiuj deponas siajn ovojn ĉe la postaĵon de la plej belaj ĉevaloj: tio ne malhelpas ilin kuri.
Apenaŭ la du filozofoj komplezis ekrigardi al tiuj ekskrementoj de la literaturo. Kune ili baldaŭ legis la elementojn pri astronomio; Senartifikulo venigis sferojn: tiu granda spektaklo savis lin.
— Kiel aflikte estas, li diris, ekkoni la ĉielon nur
kiam oni senigis min je la rajto ĝin admire rigardadi!