Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/278

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jupitero kaj Saturno turniĝas en tiu senlima spaco; milionoj da sunoj lumigas miliardojn da aliaj mondoj; kaj en la loketo de l’tero, kie mi troviĝas, ekzistas estuloj, kiuj senigas min, kiu vidas kaj pensas, je ĉiuj tiuj mondoj, kien mia rigardo povus trafi, kaj je tiu, kie Dio naskigis min! La lumo, farita por la tuta universo, ne ekzistas por mi. Oni ne kaŝis ĝin al mi ĉe la norda horizonto, kie mi pasigis miajn infan- kaj junulajn jarojn. Sen vi, mia kara Gordon, mi estus ĉi tie en la nenieco.


ĈAPITRO XII


Tio, kion opinias Senartifikulo pri teatraĵoj


La juna Senartifikulo similis al iu el tiuj viglaj arboj, kiuj naskiĝinte en senprodukta grundo, dum mallonga tempo etendas siajn radikojn kaj branĉojn, kiam ili estas transplantitaj en favoran grundon, kaj estis tre eksterordinare, ke malliberejo estas tia grundo.

Inter la libroj, per kiuj la du malliberuloj okupis sian tempon, troviĝis poeziaĵoj, tradukaĵoj el grekaj tragedioj, kelkaj francaj teatraĵoj. La versoj, kiuj parolis pri amo metis en la koron de Senartifikulo plezuron kaj doloron. Ili ĉiuj memorigis lin pri lia kara Sankta-Ivo. La fablo pri la du kolomboj trapikis al li la koron; for de li ja estis la eblo reveni al sia kolombejo.[1]

Moljer[2] ravis lin. Li konigis al li ia morojn de Parizo kaj de la homaro.

— Al kiu el liaj komedioj vi donas vian preferon?

  1. ↑ Hejmo. — Trad.
  2. ↑ Moliere.