Amikeme li adiaŭis la prioron kaj kaj ne plu pensis pri ili.
Tempo forpasis; la prioro kaj lia bona fratino malesperis.
Dume la malbeninda prefekto rapidigis la aranĝojn por la edziĝo de lia altkreska naivulaĉo fila kun la bela Sankta-Ivo, kiun oni irigis el la monaĥinejo. Ŝi daŭre amis sian baptofilon, tiom, kiom ŝi abomenis la edzon, kiun oni prezentis al ŝi. La hontego, kiun ŝi spertis per la enmonaĥinejigo plifortigis ŝian pasion; la ordono edziniĝi kun la filo de la prefekto levis ĝin al la plej alta grado. La bedaŭroj, la amemo kaj la abomeno skuegis ŝian animon. Kiel oni scias, la amo estas pli lerte elturniĝema en junulino ol la amikeco en maljuna prioro kaj en onklino pli ol kvardek-kvinjara. Plie, en la monaĥinejo ŝi bone lertiĝis per la romanoj, kiujn kaŝe ŝi legis.
La bela Sankta-Ivo memoris pri la letero, kiun iu reĝa gvardiano sendis en Bas-Bretonion, kaj pri kiu oni parolis en la provinco. Ŝi decidis iri mem al Versajo, por informiĝi; por sin ĵeti al la piedoj de l’ministroj, se ŝia fianĉo estas en malliberejo, kiel oni diris, kaj atingi, ke oni traktu lin laŭmerite. Mi ne scias, kio sekrete informis ŝin, ke ĉe la kortego oni rifuzas nenion al belulino; sed ŝi ne sciis, kiel ŝi devus pagi por tio.
Post sia decido ŝi sentis sin konsolita, trankvila, ŝi ne forpuŝas sian stultan svatiĝanton; ŝi bonakceptas la abomenindan bopatron, karesas sian fraton kaj saturas la domon per ĝojego; poste, la tagon difinitan por la geedziĝa ceremonio, ŝi sekrete foriras je la kvara matene kun siaj edziĝaj donacetoj kaj ĉio, kion ŝi povis