Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/284

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kolekti. Ŝiaj aranĝoj estis tiel zorge faritaj, ke jam ŝi estis for je dek mejloj, kiam oni eniris ŝian ĉambron ĉirkaŭ tagmeze. La surprizo kaj konsterno estis grandaj. La demandema prefekto faris tiun tagon pli da demandoj ol dum tuta semajno; la edziĝonto restis pli stulta ol iam ajn antaŭe. La abato Sankta-Ivo, koleriĝinte, decidis postkuri sian fratinon. La prefekto kaj lia filo volis akompani lin. Tiel la sorto kondukis al Parizo preskaŭ ĉiujn loĝantojn el tiu kantono de Bas-Bretonio.

La bela Sankta-Ivo ne dubis, ke oni postsekvos ŝin. ŝi rajdis; ŝi lerte demandis al kurieroj, ĉu ili ne renkontis dikkorpan abaton, dikegan prefekton kaĵ junan naivulaĉon, kurantaj survoje al Parizo. La trian tagon, eksciinte, ke ili ne estis malproksime, ŝi iris laŭ tute alia vojo, kaj estis sufiĉe lerta .kaj bonŝanca por alveni en Versajo, dum vane oni serĉis ŝin en Parizo.

Sed kiel konduti en Versajo? Estante juna, bela, senkonsila, senapoga, nekonata, ĉion riskanta, kiel kuraĝi trovi gvardianon de l’reĝo? Si pensis, ke estus bone sin turni al iu malaltranga jezuito; da ili ekzistis por ĉiuj situacioj el la vivo: kiel Dio, ili diris, donis malsamajn nutraĵojn al la diversaj specoj de bestoj, li donis al la reĝo konfesprenanton, kiun la prebendopetantoj nomis la ĉefon de la galikana Eklezio; poste estis la konfesprenantoj de la princinoj; la ministroj ne havis konfesprenanton: tiel stultaj ili ja ne estis. Por la vulgarularo estis jezuitoj, kaj ĉefe tiuj de la ĉambristinoj, per kiuj oni eksciis pri la sekretoj de l’mastrinoj, kaj tio donis grandan okupon. La bela Sankta-Ivo sin turnis al iu el tiuj lastaj jezuitoj, kies noimo estis ĉio-por-Ĉiuj. Ŝi sin konfesis al li, rakontis pri siaj aventuroj, pri sia stato, pri la danĝero, en kiu ŝi troviĝas, kaj