Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/287

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉio, kion diris tiu juna malklerulo, instruita de l’naturo, forte impresis la spiriton de l’maljuna klerulo malfeliĉa.

— Ĉu estus vere, li ekkriis, ke mi malfeliĉigis min pro ĥimeroj? Mi estas multe pli certa pri la realo de mia malfeliĉo ol pri la efika graco. Mi pasigis mian vivon, rezonante pri la libero de Dio kaj de la homaro; sed mi perdis la mian; nek sankta Aŭgusteno, nek sankta Prosper tiros min el la abismo, kie mi estas.

Senartifikulo, parolante laŭ sia karaktero, fine diris:

— Ĉu vi volas, ke mi parolu kun sentima fido? Kiuj konsentas esti persekutataj pro tiaj vanaj disputoj skolaj, tiuj ŝajnas al mi malmulte saĝaj; kiuj persekutas, tiuj estas monstroj.

- La du malliberuloj tute interkonsentis pri la maljusto de ilia kaptiteco.

— Mi estas centfoje pli kompatinda ol vi, diris Senartifikulo; mi naskiĝis libera kiel la aero; mi havis du vivmotivojn, la liberon kaj la amon; oni forpirenas ilin de mi. Jen ni ambaŭ estas en malliberejo, ne sciante pro kiu motivo kaj pri ĝi ne povante demandi. Mi vivis kiel Hurono dum dudek jaroj; oni diras, ke ili estas barbaroj, tial ke ili venĝe rebatas al siaj malamikoj. Apenaŭ mi estis en Francio, kiam mi batalis por ĝi; eble mi savis provincon, kaj kiel rekompenco mi estas enabismigita en tiu tombo por vivantoj, kie mi mortus pro furiozo, se mi ne havus vian helpon. Ĉu do ne ekzistas leĝoj en ĉi tiu lando? Oni kondamnas homojn, ne donante al ili la eblon sin pravigi! Ne tiel okazas en Anglio! Ha! ne kontraŭ la Angloj mi devus batali.

Tiel lia naskiĝanta saĝo ne povis obeigi la naturon, insultegatan en la unua el ĝiaj rajtoj, kaj li lasis senbrida sian koleron.