Lia kunulo ne kontraŭdiris lin. La foresto ĉiam kreskigas la nekontentigitan amon, kaj la saĝo ne malfortigas ĝin. Li parolis tiom ofte pri sia kara Sankta-Ivo, kiom pri moralo kaj metafiziko. Ju pli liaj sentoj elpuriĝis, des pli li amis. Li legis kelkajn novajn romanojn; li trovis malmultajn, kiuj priskribis lian animstaton. Li sentis, ke lia koro ĉiam iris transen je tio, kion li legis.
— Ha! li diris, preskaŭ ĉiuj tiuj aŭtoroj havas nur spriton kaj arton.
Fine la bona pastro jansenisto nepercepteble fariĝis la konfidenculo de lia amemo. Antaŭe li sciis pri amo nur, kion oni konfesas kiel pekon. Li lernis koni ĝin kiel senton tiel nobla, kiel delikata, kiu povas plialtigi la animon, same kiel ĝin malhardi, kaj eĉ produkti kelkajn virtojn. Fine, kiel lasta mirindaĵo, Hurono estis konvertanta janseniston.
La bela Sankta-Ivo, pli amema eĉ ol ŝia amato, iris
do al S~ro Sankta-Puanĵ; akompanis ŝin la amikino, ĉe
kiu ŝi loĝis, kaj ambaŭ estis kaŝe kovritaj per siaj kufoj.
Ĉe sia alveno la unua rimarko, kiun ŝi faris, estis, ke
ŝia frato, la abato Sankta-Ivo ĵus eliris. Ŝi estis timigita;
sed la piulino trankviligis ŝin.
— Ĝuste pro tio, ke oni kulpigis vin, necesas, ke vi parolu. Estu certa, ke en ĉi tiu lando la kulpigantoj ĉiam sukcesas, se oni rapide ne kontraŭdiras ilin. Via