Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/289

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉeesto, tre certe, estos pli efika ol la paroloj de via frato.

Sufiĉas riur kuraĝigi pasian amatinon, por ke ŝi fariĝu bravega. F-ino Sankta-Ivo sin prezentas por aŭdienco. Ŝia juno, ŝiaj logecoj, ŝiaj amemaj okuloj iom larmantaj altiris ĉies rigardojn. Ĉiu flatemulo de la subministro forgesis momente la potencidolon por admire rigardi la idolon de la belo. Sankta-Puanĵ enirigis ŝin en skriboĉambro; ŝi parolis kortuŝe kaj gracie. Sankta-Puanĵ sentis sin tuŝata. Ŝi tremis; li trankviligis ŝin.

— Vi revenu ĉi tiun vesperon, li diris al ŝi; viaj aferoj indas, ke oni pripensu ilin kaj ke oni parolu pri ili ne rapidante; ĉi tie estas tro da personoj; oni tro rapide finas la aŭdiencojn; necesas, ke mi detale priparolu kun vi pri ĉio, kio koncernas vin. Poste, laŭdante ŝin pri ŝia belo kaj pri ŝiaj sentoj, li rekomendis, ke ŝi revenu je la sepa horo vespere.

Ŝi akurate ĉeestis; la amikina piulino ankoraŭ akompanis ŝin; sed ŝi restis en la salono kaj legis en la Kristana pedagogo, dum Sankta-Puanĵ kaj la bela Sankta-Ivo estis en la malantaŭa skribĉambro.

— Ĉu ŝajnas al vi kredeble, fraŭlino, li unue diris al ŝi, ke via frato venis por peti arestordonon kontraŭ vi? Verdire, mi pli volonte eldonus unu, por lin resendi en Bas-Bretonion.

— Ho ve! sinjoro, oni do estas en viaj oficejoj tre malavara je tiaj ordonoj, ĉar oni venas peti ilin el la limo de l’reĝlando, kiel pensiojn! For de mi estas la ideo peti unu kontraŭ mia frato. Mi havas multon por riproĉi al li, sed mi respektas la liberon de la homoj; mi petas tiun de homo, kun kiu mi volas edziniĝi, de viro al kiu la reĝo ŝuldas la konservon de provinco,