Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/291

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiu stranga interparolado plilongiĝis. La piulino el la antaŭĉambro, legante en sia Kristana pedagogo, diris:

— Dio mia! kion do ili faras tie jam de du horoj? Neniam lia sinjorega moŝto Sankta-Puanĵ donU tiom longan aŭdiencon; eble li ĉion rifuzis al tiu kompatinda junulino, ĉar ŝi ankoraŭ petas lin.

Fine ŝia kunulino eliris el la malantaŭa skribĉambro, estante duonfreneza, ne povante paroli, profunde pripensante la karakteron de la altnobeloj kaj de la duon-altnobeloj, kiuj tiel facilanime oferas la liberon de la viroj kaj la ĉaston de l’virinoj.

Dum la tuta irado ŝi ne eldiris unu vorton. Alveninte ĉe la amikinon, ŝi ekploregis kaj ĉion rakontis. La piulino faris grandajn krucsignojn.

— Mia kara amikino, tuj morgaŭ vi konsultu patron Ĉio-por-Ĉiuj, nian direktanton; li havas multe da influo ĉe S-ro Sankta-Puanĵ; li estas la konfesricevanto de pluraj servistinoj de lia domo; li estas pia kaj akordiĝema homo, kiu ankaŭ direktas kelkajn nobelinojn: allasu vin al li, tiel mi mem faras; ĉiam tio profitis al mi. Ni, kompatindaj virinoj, bezonas esti gvidataj de viro.

— Nu bone! mia kara amikino, mi do iros morgaŭ al patro Ĉio-por-Ĉiuj.


ĈAPITRO XVI


Tuj kiam la bela kaj afliktita Sankta-Ivo estis kun sia konfesprenanto, ŝi diris al li, ke potenca kaj voluptema homo proponis al ŝi liberigi tiun, kun kiu ŝi devas laŭleĝe edziniĝi, kaj ke por tia servo li postulas tre altan prezon; ke ŝi sentis abomenon ĉe la penso pri tia