Kvare, ekzistas ekzemploj en la antikvaj tempoj sanktaj, kiuj mirinde povas pravigi vian konduton. Sankta Aŭgusteno raportas, ke dum la prokonsulregado de Septimio Acidino, en la jaro 340-a de nia saviĝo,[1] iu malriĉulo, kiu ne povis pagi al Cezaro tion, kio apartenis al Cezaro, estis mortkondamnita, kiel estas juste, malgraŭ la maksimo: Kie estas nenio, tie la reĝo estas senrajta. Temis pri unu funto da oro; la kondamnito havis edzinon, kiun Dio provizis per belo kaj saĝo. Maljuna riĉulo promesis doni la funton da oro kaj eĉ pli al la sinjorino, kondiĉe, ke ŝi faru kun li la abomenindan pekon. La sinjorino opiniis, ke ŝi ne pekos, savante sian edzon. Sankta Aŭgusteno tute aprobas tiun bonkoran submetiĝon. Estas vere, ke la maljuna riĉulo trompis ŝin, kaj ke eble ŝia edzo estis pendigita; sed ŝi faris ĉion, kion ŝi povis por savi lian vivon.
Estu certa, mia filino, ke kiam jezuito citas al vi el Sankta Aŭgusteno, necesas, ke tiu sanktulo estu tute prava. Nenion al vi mi konsilas: vi estas saĝa; estas konjektinde, ke vi utilos al via edzo. Lia sinjorega moŝto Sankta-Puanĵ estas honesta homo; li ne trompos vin; nenion alian mi povas diri al vi. Mi preĝos al Dio por vi, kaj mi esperas, ke ĉio okazos je lia plej granda gloro.
La bela Sankta-Ivo, ne malpli timigita per la paroloj de l’jezuito ol per la proponoj de la subministro, revenis duonfreneza ĉe sian amikinon. Ŝi emis, per sinmortigo, liberigi sin je la abomeninda penso lasi en terura mallibero la viron, kiun iŝi adoras, kaj je la honto liberigi lin je la prezo de tio, kio estas al ŝi plej kara,
kaj kio devas aparteni al tiu malfeliĉa amato.
- ↑ T. e. la epoko de Jezuo-Kristo, la savanto. — Trad.