Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/295

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en mizeron! Mi volas mortigi min, aŭ paroli al la reĝo; mi ĵetos min al liaĵ piedoj, kiam li estos survoje por iri al preĝejo aŭ al teatro.

— Oni ne lasos vin alproksimiĝi, diris al ŝi ŝia bona amikino; kaj se malbonokaze vi parolus, sinjor’ Luvua kaĵ la respektinda patro Laŝez povus entombigi vin en la fundon de monaĥinejo ĝis via morto.

Dum tiu bonulino pliigis tiele la hezitojn de tiu malesperantino kaj puŝis ponardon en ŝian koron, alvenas kuriero de S-ro Sankta-Puanĵ kun letero kaj du belaj orelringoj. Sankta-Ivo forpuŝis ĉion plorante, sed la amikino prenis sur sin ties akcepton.

Tuj kiam la kuriero estis for, la konfidenculino legis la leteron, en kiu oni proponas al la du amikinoj manĝeton en la vespero. Sankta-Ivo ĵuras, ke ŝi ne iros. La piulino volas omami ŝin per la du orelringoj kun diamantoĵ. Sankta-Ivo ne povas toleri tion; dum la tuta tago ŝi luktis. Fine, pensante nur pri sia amato, venkite, delogite, ne sciante kien oni veturigas ŝin, ŝi lasas sin konduki al la fatala. vespermanĝo. Nenial ŝi konsentis ornami sin per la du orelringoj; la konfidenculino kunportis ilin; malgraŭ ŝia kontraŭstaro ŝi alĝustigis ilin al ŝi antaŭ ol altabliĝi. Sankta-Ivo estis tiel konfuzita kaĵ tiel perturbita, ke ŝi lasis sin turmenti, kaj la mastro bonaŭguris; pri tio. Ĉirkaŭ la fino de l’manĝo, la konfidenculino elŝteliĝis. Tiam la mastro montris la dokumenton, kiu nuligas la malliberig-ordonon, la ateston por granda gratifiko, tiun por unu roto, kaj li ne ŝparis promesojn.

— Ha! diris al li Sankta-Ivo, kiel mi amus vin, se vi ne volus esti tiele amata!

Fine, post longa kontraŭstaro, post singultoj, krioj, larmoj, malfortigite de la lukto, konfuzegite, konsumite,