Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/297

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

okuloj, kun konsternita frunto. Oni prezentas ŝin al la direktoro; ŝi volas paroli kaj ne povas; ŝi montras la ordonan dokumenton, eldirante apenaŭ kelkajn vortojn. La direktono estimis, sian malliberigiton; li estis tre kontenta pro lia liberigo. Lia koro ne estis hardita kiel tiu de kelkaj provosoj, liaj kolegoj, kiuj pensas nur pri la salajro ricevata pro la gardo super siaj malliberuloj, tirante profiton el siaj viktimoj kaj vivante per alies malfeliĉo, sekrete sentante abomenindan ĝojon pro la larmoj de la malfeliĉuloj.

Li venigas la malliberulon en sian ĉambron. La geamantoj ekvidas sin reciproke, kaj ambaŭ svenas. La bela Sankta-Ivo restas dum longa tempo senmova kaj senviva; Senartifikulo baldaŭ rekuraĝiĝis.

— Verŝajne ĉi tiu sinjorino estas via edzino, diris al li la direktoro; vi ne diris al mi, ke vi estas edzo.

Oni informas min, ke dank’ al ŝiaj klopodoj efektiviĝas via liberiĝo.

— Ha! mi ne indas esti lia edzino, diris la bela Sankta-Ivo tremvoĉe. Kaj ŝi denove svenis. Rekonsciiĝinte, ŝi prezentis la ateston por gratifiko kaj la skribitan promeson por ricevi roton. Senartifikulo, tiel mirigite, kiel kortuŝite, kvazaŭ vekiĝis el sonĝo, por refali en alian.

— Kial mi estis enŝlosita ĉi tie? Kiel vi povis liberigi min? Kie estas la monstroj, kiuj ĵetis min ĉi tien? Vi estas diino, kiu malguprenvenis el la ĉielo por savi min.

La bela Sankta-Ivo mallevis la palpebrojn, rigardis sian amaton, ruĝiĝis kaj deturnis, momenton poste, siajn plorantajn okulojn. Ŝi fine rakontis al li ĉion, kion ŝi sciis kaj ĉion, kion ŝi spertis, esceptinte; kion ŝi volus kaŝi por ĉiam kaj kion alia ol Senartifikulo, pli sperta