pri la vivo kaj pli scia pri la moroj de l’ kortego, divenus facile.
— Ĉu eblas, ke fiulo kiel tiu prefekto povis forrabi mian liberon? Ha! mi komprenas, ke rilate al la hornoj, same kiel al la plej malŝatindaj bestoj, oni povas diri: ĉiuj povas malutili. Sed ĉu estas eble, ke iu monaĥo; iu jezuito, konfesprenanto de l’ reĝo, povis kontribui al mia malfeliĉigo tiom, kiom tiu prefekto, kaj ke mi ne povis imagi sub kiu preteksto tiu malŝatinda fripono persekutis min? ĉu li famagis min kiel janseniston? Fine, kiel vi memoris pri mi? Tion mi ne meritis; tiam mi estis nur sovaĝulo. Kiel do! vi povis nekonsilite, senhelpe, entrepreni tiun vojaĝon ĝis Versaĵo! Tie vi aperis, kaj oni elkatenigis min! Ekzistas do en la belo kaj en la virto nevenkebla sorĉo, kiu faligas ferajn pordojn kaj moligas bronzajn korojn!
Ĉe tiu vorfo virto, la bela Sankta-Ivo ne povis bridi al siaj singultoj. Ŝi ne sciis, kiel virta ŝi estis en la krimo, kiun ŝi riproĉas al si. Ŝia amanto jene daŭrigis:
— Vi, anĝelo, kiu rompis miajn katenojn, ĉar vi havis (pri tio mi ankoraŭ ne akiris komprenon) sufiĉe da influo por atingi, ke mi estu juste traktata, agu same rilate al tiu ĉi maljunulo, kiu, la unua, lernigis min pensi, kiel vi lernigis min ami. La malfeliĉego unuigis nin; mi amas lin kiel patron; mi ne povas vivi sen li nek sen vi.
— Mi! ke mi petu al la sama viro, kiu …
— Jes, ĉion mi volas ŝuldi al vi, kaĵ volas neniam esti alies ŝuldanto. Vi skribu al tiu potenca homo; superŝutu min per viaĵ favoraĵoj; elfinu, kion vi komencis; elfinu viajn miregindaĵojn.
Ŝi sentis, ke ŝi devas fari ĉion, kion petis ŝia amato: ŝi volis skribi; ŝia mano ne povis obei. Trifoje ŝi ko-