Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/299

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mencis leteron kaj trifoje disŝiris ĝin; fine ŝi sukcesis, la geamantoj eliris, post kiam ili kisis la maljunan martiron de la efika graco.

La feliĉa kaj senespera Sankta-Ivo sciis kie loĝis ŝia frato; ŝi tien iris; ŝia amato luis apartamenton en la sama domo.

Apenaŭ ili estis alvenintaj, kiam ŝia protektanto sendis al ŝi la ordonon por la liberigo al la bonulo Gordon, kaj petis al ŝi rendevuon por la posta tago. Tiel, por ĉiu honesta kaj bonkora ago, kiun ŝi faris, ŝia malvirtiĝo estis ties prezo. Kun abomenego ŝi konsideris tiun kutimon vendi la malfeliĉon kaj la feliĉon de homoj. Ŝi donis la dokumenton al sia amato kaj rifuzis la rendevuon de bonfaranto, kiun ŝi ne plu povis vidi ne mortiĝante pro doloro kaj honto.

Senartifikulo povis disiĝi je ŝi nur por iri liberigi amikon: tien li flugis. Li plenumis tiun devon, meditante pri la strangaj okazaĵoj el ĉi tiu mondo, kaj admirante la kuraĝan virton de junulino, al kiu du malfeliĉuloj ŝuldis pli ol la vivon.


ĈAPITRO XIX


Senartifikulo, la bela Sankta-Ivo kaj iliaj parencoj estas kuniĝintaj


La bonkora kaj respektinda malfidelulino estis kun sia frato, abato Sankta-Ivo, la bona prioro kaj fraŭlino Kerkabon. Ĉiuj estis egale mirigitaj; sed ilia situacio kaj iliaj sentoj estis tre malsamaj. Abato Sankta-Ivo priploris siajn malpravaĵojn ĉe la piedoj de sia fratino, kiu pardonis al li. La prioro kaj lia amema fratino ankaŭ ploris, sed pro ĝojo; la malŝatinda prefekto kaj