Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ho ve, havigu al mi iom da vino kaj oleo; mi mortiĝas.

— Ĉi tiu tertremo ne estas novaĵo, respondis Panglos; la urbo Lima en Ameriko spertis la samajn skuojn lastan jaron; samaj kaŭzoj, samaj efikoj: certe ekzistas subtera sulfura tavolo de Lima ĝis Lisbono.

— Tio estas tre kredebla, diris Kandid; sed pro Dio, iom da oleo kaj vino.

— Nu, kredeble? rebatis la filozofo: mi asertas, ke tio estas pruvita.

Kandid senkonsciiĝis, kaj Panglos alportis al li iom da akvo el proksima fontano.

La morgaŭon, trovinte iom da manĝaĵoj, ŝoviĝinte sub rompaĵojn, ili reakiris iom da forto. Poste ili kunlaboris kun aliaj personoj, por helpi al la loĝantoj, kiuj bonŝance evitis la morton. Kelke da civitanoj, al kiuj ili helpis, regalis ilin per tagmanĝo tiom bona, kiom ebla ĝi povis esti en tia ruinegiĝo; estas vere, ke la manĝado estis malgaja; la kunmanĝantoj surverŝis sian panon per larmoj; sed Panglos konsolis ilin, klarigante, ke tio estas normala:

— Tial ke, li diris, ĉio ĉi kio estas, tio plej bonas: tial ke se vulkano estas en Lisbono, ĝi ne povas esti alie; tial ke estas neeble, ke la aferoj estu ne tiaj, kiaj ili estas; tial ke ĉio estas bona.

Malgranda, nigra viro, intima kun la Inkvizicio, kiu sidis apud li, ĝentile ekparolis:

— Ŝajnas, ke sinjoro ne kredas je la origina peko: tial ke, se ĉio estas plej bona, sekve ne okazis peko nek puno.

— Mi tre humile petas pardonon de via Moŝto, respondis Panglos ankoraŭ pli ĝentile, tial ke la pekfalo