La junulo, kiu kleriĝis per unu jaro da pripensoj, kontraŭvole pripensis, kaj ŝajnis dum momento esti maltrankvila. Lia amantino rimarkis tion; ŝia bela vizaĝo morte paliĝis; ŝi ektremis; apenaŭ ŝi povis stari.
— Ha! sinjorino, ŝi diris al la fatala amikino, vi pereigis min! vi mortigas min!
Tiuj paroloj trapikis la koron de Senartifikulo; sed li estis lerninta sinregon; li faris pri ili neniun rimarkigon, pro timo maltrankviligi sian amation en la ĉeesto de ŝia frato, sed li paliĝis kiel ŝi.
Sankta-Ivo, duonfrenezigite de la konsterniĝo, kiun ŝi ekvidas sur la vizaĝo de sia amato, forkondukas tiun virinon el la ĉambro ĝis eta pasejo, ĵetas teren al ŝi la diamantojn.
— Ha! ĝi ne estas ili, kiuj delogis min, tion vi scias; sed kiu donacis ilin, tiu neniam revidos min.
La amikino leve reprenis ilin, kaj Sankta-Ivo aldiris:
— Ke li reprenu ilin aŭ donacu al vi; foriru, vi ne plu igu min honti pri mem.
La senditino fine foriris, komprenante nenion pri la konsciencriproĉoj, kiujn ŝi konstatis.
La bela Sankta-Ivo, spirĝenate, spertante en sia korpo revolucion, kiu sufokas ŝin, devis enlitiĝi; sed por timigi neniun; ŝi ne diris kion ŝi suferas, kaj pretekstante nur sian lacon, ŝi petis la permeson ripozi; sed tion ŝi faris, post kiam ŝi estis trankviliginta la ĉeestantaron per konsoloj kaj flataj paroloj, kaj ĵetinte al sia amato rigardojn, kiuj portis fajron en lian animon.
La vespera manĝo, kiun ŝi ne animis, estis komence malgaja, sed laŭ interesa malgajo, kiu donas okazon por logaj kaj utilaj konversacioj, tiom pli valoraj ol la