Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/310

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ilin al Lia Respektinda Moŝto kaj al sinjor’ Luvua, kiu diros al ili kelkajn vortojn. en sia antaŭĉambro.«

Li aldonis, ke pri Senartifikulo kaj lia batalo kontraŭ la Angloj oni rakontis al la reĝo; ke certe la reĝo favoros lin per alrigardo, kiam li pasos en la galerio, kaj eble eĉ kapsignos al li. La letero finiĝis, donante al li la flatan esperon, ke la korteganinoj sendube invitos lian nevon al sia tualetejo, kaj ke pluraj el ili diros al li: »Bonan tagon, sinjoro Senartifikulo,« kaj ke certe oni parolos pri li ĉe la vespermanĝo de l’reĝo. La letero havis kiel subskribon: »Via sindona Vadbled, jezuita frato.«

La prioro legis laŭte la leteron; lia nevo, furioziĝinte, tamen bridis dum momento sian koleron kaj diris nenion al la kuriero; sed sin turnante al la kunulo de siaj malfeliĉaĵoj, li demandis, kion li opinias pri tia stilo. Gordon respondis al li:

— Tiel do oni traktas la homojn kiel simiojn! Oni batas ilin kaj oni dancigas ilin.

Senartifikulo, reakirante sian naturan karakteron, kiu ĉiam revenas en la grandaj animkirliĝoj, disŝiris la leteron je pecoj kaj ĵetis ilin al la vizaĝo de l’kuriero:

— Jen estas mia respondo.

Terurigite lia onklo kredis vidi fulmotondron kaj dudek arestordonojn fali sur lin. Li rapidis por skribi kaj senkulpigi, laŭpove, kion li feonsideris kiel koleriĝon de junulo, kaj kio estis la reliefo de nobla animo.

Sed pli dolorigaj zorgoj kaptis ĉies korojn. La bela kaj malfeliĉa Sankta-Ivo sentis la alproksimiĝon de l’morto; ŝi estis en trankvilo, sed en tiu terura trankvilo, kiu rezultas de malvigliĝinta naturo, kiu ne plu havas forton por lukti.