Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/311

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ho mia kara amato! ŝi diris per falanta voĉo, la morto punas min pro mia senenergieco; sed mi foriĝas kun la konsolo scii, ke vi estas libera. Mi adoris vin dum mia perfido, kaj mi adoras vin dirante eternan adiaŭon.

Ŝi ne ornamis sin per vana kuraĝo; ŝi ne konceptis pri tiu mizera gloro, kiu konsistas en ĉi tio, ke kelkaj najbaroj diros: »Si kuraĝe mortis.« Kiu en la dudekjaraĝo povas perdi sian amaton, sian vivon, kaj kion oni nomas honorsento, sen bedaŭroj kaj korŝiroj? Ŝi sentis la tutan abomenon de sia stato kaj sentigis ĝin per tiuj vortoj, per tiuj estingiĝantaj rigardoj, kiuj tiel potence influas. Fine ŝi ploris kiel la aliaj, en la momento, kiam ŝi havis sufiĉe da forto por plori.

Ke aliaj penu laŭdi pri la parade luksa morto de tiuj, kiuj eniras la detruiĝon kun sensenteco! tia estas la sorto de ĉiuj bestoj. Ni mortas kiel ili kun indiferento, nur kiam nia maljuno aŭ malsaneco faras nin similaj al ili pro la stulto de niaj organoj. Kiu ajn faras grandan perdon, tiu havas grandajn bedaŭrojn; se li sufokas ilin, tio signifas, ke li estas vantema eĉ en la brakoj de l’morto.

Kiam la fatala momento estis alveninta, ĉiuj ĉeestantoj ekploregis kaj ekkriis. Senartifikulo fariĝis sensenta. La fortanimuloj, se ili estas amemaj, havas multe pli intensajn sentojn ol aliaj homoj. La bonkora Gordon konis lin sufiĉe, por timi, ke post sia rekonsciiĝo li sinmortigos. Oni formetis ĉiujn armilojn; la malfeliĉa junulo rimarkis tion; li diris al siaj parencoj kaj al Gordon, ne plorante, ne ĝemante, trankvile:

— Ĉu do vi pensas, ke surtere ekzistas iu, kiu havas la rajton kaj la povon malebligi, ke mi metu finon je mia vivo?