Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mian flankon per tranĉilo kaj faris vundon, kies postsignon mi ankoraŭ portas.

— Ho ve! tiun postsignon mi esperas vidi, diris la naiva Kandid.

— Ĝin vi vidos, diris Kunegond; sed ni daŭrigu.

— Vi daŭrigu, diris Kandid.

La sekvon de sia historio ŝi rakontis tiele: «Bulgara kapitano eniris, li vidis min tute sanganta, kaj la soldato ne atentis lin. La kapitano ekkoleris pro la nerespektemo al li de la perfortulo kaj mortigis lin kuŝantan sur mia korpo. Poste li min bandaĝigis, kaj kondukis kiel militkaptiton en sian kazernon. Mi lavis lian malgrandan kvanton da ĉemizoj, mi kuiris liajn manĝaĵojn; mi devas konfesi, ke li opiniis min tre bela, kaj mi ne neos, ke li estis belstatura kaj havis blankan kaj glatan haŭton; cetere ne tre sprita li estis kaj ne tre klera: oni tuj povis konstati, ke ne edukis lin doktoro Panglos.

»Post tri monatoj, perdinte sian monon kaj ŝaton al mi, li vendis min al iu judo nomita don Isaĥar, kiu ŝakris en Holando kaj en Portugalio, kaj kiu pasie ŝatis la virinojn. Tiu judo tre forte ligiĝis al mia persono, sed li ne povis ĝin venki; mi pli bone rezistis al li ol al la bulgara soldato: digna persono povas unu fojon esti seksperfortata, sed ĝia virto pro tio plifirmiĝas. La judo, por akiri mian favoron, kondukis min en ĉi tiun kamparan domon. Ĝis nun mi kredis, ke ne ekzistas sur la tero io pli bela ol la kastelo de Thunder-ten-tronckh; mi seniluziiĝis.

»Iun tagon la granda inkvizitoro ekvidis min ĉe diservo; li multe rigardis min oblikve kaj avide, kaj sciigis, ke li bezonas paroli al mi pri sekretaj aferoj. Oni kondukis min en lian palacon; mi sciigis al li mian