Tiu Isaĥar estis la plej kolerema hebreo, kiun oni
vidis en Izraelio, depost la kaptiteco en Babilono. »Kio!
li diris, hundeca galileanino, ĉu do ne sufiĉas al vi la
sinjorego inkvizitoro? Ĉu necesas, ke ĉi tiu fripono estu
ankaŭ partoprenanto?« Dirante tion, li elprenas longan
ponardon, kiun li ĉiam kunportis, kaj, kredante, ke lia
kontraŭulo ne havas armilojn, li sin ĵetas al Kandid; sed
nia bona Vestfaliano estis ricevinta de la maljunulino
belan spadon kun kompleta vestaro. Li elprenas la
spadon, kvankam li estis pacema, kaj mortfaligas la
izrealidon sur la plankon, ĉe la piedoj de la bela Kunegond.
— Sankta Virgino! ŝi ekkriis, kio okazos kun ni? Homo ĉe mi mortigita! se venos juĝistaro, ni pereos.
— Se Panglos ne estus pendigita, diris Kandid, li donus al ni ĉi-okaze bonan konsilon, ĉar li estis granda filozofo. Ĉe lia foresto ni petu konsilon al la maljunulino.
Ŝi estis tre prudenta, kaj komencis diri sian opinion, kiam malfermiĝis alia malgranda pordo. Estis unu horo post noktomezo, komenciĝis dimanĉo. Tiu tago apartenis al la sinjorego inkvizitoro. Li eniras kaj vidas la sidvange batitan Kandid kun spado en la mano, mortinton sterniĝinta surtere, Kunegond frenezaspekta kaj la maljunulinon, donanta konsilojn.
En ĉi tiu momento jen kio okazis en la animo de Kandid, kaj kiel li rezonis: »Se ĉi tiu sankta homo