Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vokas por helpo, li nepre bruligos min; li povos same fari pri Kunegond, li jam senkompate vipigis min; li estas mia amkonkuranto; mi nun mortigas, ne temas ŝanceliĝi.« Tiu rezono estis decida kaj rapida; kaj, ne donante tempon al la surprizita inkvizitoro retrovi sian memregecon, li trapikas kaj ĵetas lin apud la judon.

— Jen alia bela afero, diris Kunegond; ne plu ekzistas pardoneblo; ni estas ekskomunikataj, alvenis nia lasta horo. Ĉu estas eble, ke tiom milda homo, kia vi estas, povis en du minutoj mortigi unu judon kaj unu prelaton?

— Mia bela fraŭlino, respondis Kandid, kiam oni estas amanta, ĵaluza kaj vipita de la Inkvizicio, oni pro kolero perdas la konscion.

Tiam la maljunulino ekparolis: »En la stalo estas tri andaluziaj ĉevaloj, kun siaj seloj kaj bridoj: la brava Kandid pretigu ilin; sinjorino havas monerojn kaj diamantojn: ni tuj ekrajdu, kvankam mi povas sidi nur sur unu vango, kaj ni iru al Kadiz; estas plej eble bela vetero, kaj estas granda plezuro vojaĝi ĉe la malvarmeto de l’nokto.«

Tuj Kandid selas la tri ĉevalojn. Kunegond, la maljunulino kaj li trarajdas tridek mejlojn senhalte. Dum ili foriris, la Sankta Hermandad[1] venas en la domon; oni entombigas la sinjoregon en bela preĝejo kaj oni ĵetas Isaĥar en la rubejon.

Kandid, Kunegond kaj la maljunulino estis jam en la malgranda urbo Avacena, meze en la montoj de Siera-Morena; kaj ili jene parolis en gastejo.

  1. Laŭlitere: La Sankta Fratularo, speco de tiutempa ĝendarmaro.